opensubscriber
   Find in this group all groups
 
Unknown more information…

d : debian-esperanto@lists.debian.org 11 May 2005 • 5:20PM -0400

Re: KDE: klavaro
by Edmund GRIMLEY EVANS

REPLY TO AUTHOR
 
REPLY TO GROUP






Jean-Charles Salzeber <jc@gxan...>:

> Unue kreu mapon de via nuna klavaro:
> $ xkbcomp $DISPLAY -o klavaro.xkb
> Malfermu la dosieron "klavaro.xkb", serĉu kaj modifu la taŭgajn liniojn:
>     key <AD07> {
>         type= "FOUR_LEVEL_SEMIALPHABETIC",
>         symbols[Group1]= [ u, U, downarrow, uparrow ]
>     };
>
> iĝu
>     key <AD07> {
>         type= "FOUR_LEVEL_ALPHABETIC",
>         symbols[Group1]= [ u, U, ubreve, Ubreve ]
>     };
> Kaj tiel plu...
>
> Poste rulu la komandon:
> $ xkbcomp klavaro.xkb $DISPLAY

Dankon! Mi sukcesis tiel modifi la mapon per xkbcomp, kvankam mia
klavaro.xkb aspektis malsame en la komenco. Tio estis eĉ tre utila
hieraŭ, kiam mi devis redakti MP3- kaj Ogg-etikedojn per grafika
programo, ĉar la negrafikaj programoj, kiujn mi normale preferus, ne
kapablas pritrakti Unikodon. (Debian inkluzivas ĉirkaŭ dek programojn
por redakti ID3/MP3-etikedojn, do oni povus perdi multe da tempo
provante ĉiujn. Mi trovis, ke kid3 por ID3/MP3 kaj tagtool por Ogg
Vorbis efektive funkcias, kaj kid3 eĉ havas fasadon, kies konduton mi
kapablas kompreni.)

Mi provis fari pli ruzajn ŝanĝojn en klavaro.xkb, ekzemple por uzi Alt
anstataŭ AltGr kaj tiel aldoni 'ĉ' send perdi '©', sed tio ne
funkciis, kaj unufoje eĉ kolapsigis la X-servilon, do mi simple metas
la Esperantajn literojn anstataŭ "downarrow", ktp, kio estas simpla
kaj bone funkcias.

Edmundo


--
To UNSUBSCRIBE, email to debian-esperanto-REQUEST@list...
with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact listmaster@l

Bookmark with:

Delicious   Digg   reddit   Facebook   StumbleUpon

Related Messages

opensubscriber is not affiliated with the authors of this message nor responsible for its content.